Invito al La 34-a Komuna Seminario
La Komuna Seminario, la plej grava evento por junaj esperantistoj en aziaj landoj, ĉi-jare okazos en Busan laŭ la temo “Esperanto tra Kultura Ondo”.
Ni LKK-anoj klpodos la ŝancon en kiu junuloj el Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, kaj aliaj aziaj landoj kunĝojos siajn kulturojn interproksimiĝante tra esperanto trans la muro de ligva problemo.
Busan estas freŝa al vi ĉiuj, ĉar dum 34 jaroj la urbo neniam okazigis KS-n. Nia koro bategas por bonvenigi vin al Busan, la 2-a urbo de Korea Respubliko kaj la pordo al la pacifiko.
Ĉu vi estas pretaj por ĝui la venontan KS-n en Busan? Jen estas inform por vi.
OFICIALA INFORMO
Datoj: Oficialaj Eventoj: ekde la 26-a, dec, 2015 ~ĝis la 28-a, dec, 2015
Unu Taga Ekskurso: en la 29-a, dec, 2015 (Nur por volantoj)
Urbo: Busan, Koreio (Ni anoncos poste pli detale)
Temo: Esperanto tra Kultura Ondo
Viĉtemo: Kultura Interkomuniko tra Esperanto
Kotizo
*La kotizo inkludas nur 2 noktoj(26-27 DEC) da dormo, 6 manĝojn(ekde vespermanĝo de 26 DEC ĝis tagmanĝo de 28 DEC) kaj duontagan ekskurson. Ĝi ne inkludas unutagan ekskurson, bankedon kaj ĉiujn programojn post ferma ceremonio.
*Sendu monon al Kookmin Bank(국민은행 國民銀行) 556201-04-013979 사)한국에스페란토협회
Programo:
*Ni anoncos la detala horaro de unu taga ekskurso poste.
*Horaro de la programo estas kio estis diskutita ĝis nun, ĝi povas esti ŝanĝita poste.
La 34a Komuna Seminario ŝatus la partopreno de vi. Por pli amuzita kaj amuza programoj, la kreiva ideo de vi estas ĉiam bonvenigita.
Vidu vin en decembro, Busan :)