top of page

Apliku por monhelpon por veni al la 34a KS


Ĉu vi eble interesiĝas pri subvencio de KAEM por KS? Jen la informo: Sed la limdato estas tro mallonga, Ni petis plilongigon, do atendu, kaj Ni informos ree.

Jen sama kiel la foto:

Saluton!

Komuna Seminario estas kiel plej granda kaj grava evento de gejunuloj en Azio. Kaj ĉi jare, ĝi okazos en Koreio sub kunlaboro de VEJO, JEJ, KEJ, ĈJEA.

Lasta tempe, Komisiono de Azia Junularo ( KAJ ) faris peton al KAEM subvencii gejunulojn partopreni al KS per konkurso.

Kaj nun, ni ĝoje anoncas ke tiu peto estis aprobita. Ĉi jare vi povus ricevi monhelpon por veni al la 34a KS en Koreio per kandidatiĝo al la konkurso.

Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ la plej malmultekosta maniero), la loĝadon kaj la programkotizon. Ni pritraktos la kandidatiĝojn kaj anoncos al gajnantoj ĝis la 30a de Oktobro.

Tamen estas nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi: 

-Vi aĝas sub 30 jarojn kaj venas el Aziaj landoj. 

-Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn dum KS.

Por partopreni vi devas verki prezentleteron, en tiu skribu pri:

1. Vi mem kaj via agado en via lando.

2. Via intenco kaj estonta kontribuo al Esperanta movado.

3. Via financa plano : Ni volus scii pri kiom da monon vi bezonas por vojaĝokosto, por partopreno... Ĉu vi jam ricevas subvencion de via landa asocio aŭ aliaj organizoj por partopreni al KS. Kaj kiom vi ankoraŭ bezonas ?

Noto:

- Ĉar sumo estas limigita do ni ŝatus dividi por helpi al plej multaj gejunuloj kiel eble do havu saĝan financplanon.

- Tiu konkurso ne estas por japanoj. Ili havas alie subvenciotan rimedon.

Bv sendi vian kandidatiĝon al komuna.seminario.subvencio@gmail.com

Limdato estos la 20a de oktobro.

Ni atendas vian partoprenon kaj deziras al vi sukceson.

KAJ-teamo pri subvencio.

Dankon :)

Featured Posts
Recent Posts
Archive
Search By Tags
아직 태그가 없습니다.
Follow Us
  • Facebook Basic Square
  • Twitter Basic Square
  • Google+ Basic Square
bottom of page